2015. december 4., péntek

En du mondoj

"Cxu Hungarujo mankas al vi?" oni demandadis min, kiam mi logxis por unu jaro en Germanujo sed ofte veturis al Hungarujo al mia familio.

"Cxu Germanujo mankas al vi?" oni demandadas min nun, kiam mi denove logxas en Hungarujo, sed ofte veturas en Germanion al mia hungara koramiko.

Mi cxiam sentas hejme tie, kie mi momente estas. Budapesxto, Düsseldorf... Cxiam la urbo, kie mi trovigxas, sxajnas esti la normala loko de mia vivo. Konata, kutima. Kaj la alia sxajnas esti io fora. Kvazaux mi havus du vivojn, en du mondoj.

La respondo al la supraj demandoj strange estas: plej mankas al mi iu loko, kiam mi devas forlasi gxin. Poste mi ja alvenas en la alia vivo kaj denove estas hejme. 

Mi sxategas mian logxejon en Hungarujo: la lokon de mia memstareco, mia plenkreskuleco.  - Kaj estas belega alveni en nia hejmo en Düsseldorf: kie ni komencis la kunan vivon kun mia karulo.

Estas bela pasigi vesperon kun mia familio kaj babiladi kun hungaraj amikoj. - Estas bela vagadi en Düsseldorf kaj renkonti amikojn tie.

Mi sxatas la florbedojn antaux la hungara domo kaj la vidon el la fenestro al la foraj montoj de Buda. Kaj mi kun gxojo rigardas la düsseldorfan parkon kun timemaj kunikloj, blankaj mevoj kaj nigraj kornikoj.

La rugxa trolebuso en Budapesxt - la rugxaj biciklovojoj en Düsseldorf. La belegaj pontoj super la Danubo - la Rejnobordo kun la malnova urbocentro kaj interesaj modernaj konstruaxjoj...

...Cxio la mia. Sed neniam kune. Almenaux ne en materiala formo...

Cxu vi konas tion, kiam alvenante en alia lando (aux revenante post feriado) sxajnas strange, ke cxiuj parolas alilingve? Ke vi devas alkutimigxi, en kiu longvo vi ekparolu?

Estas senkonsciaj informoj kiujn ni cxiam havas en niaj kapoj, ekzemple nia geografia loko, kiaj homoj logxas tie, kio estas la kutime uzata lingvo tie, ktp. Tiuj informoj sxangxigas, kiam ni veturas al alia loko, kaj ni devas alkutimigxi al la nova situacio.

Mi vojagxadas jam ekde unu kaj duon jaro tiom ofte inter la du landoj (cxirkaux cxiun du monatojn), kaj devas alkutimigxi al la sxangxo de tiuj senkonsciaj informoj, ke mi kelkfoje iom konfuzigxas. Okazis al mi ekzemple, ke mi promenadis en  Düsseldorf, kaj, sentis kvazaux mi estus en iu urboparto de Budapesxt. Aux mi sidis en metroo en Budapesxt, kaj rigardis la kunvojagxantojn kvazaux ili estus germanoj.

Mi scias, ke mi ne povas dauxre vivi en Düsseldorf, cxar tiam mi ne povas havi tiun unu vivon en Hungarujo. Kaj mi scias, ke mi volas dauxre vivi en Hungarujo. Sed estas malgxojiga, ke tiam mi ne povas vivi en Düsseldorf. Venos tempo, bela tempo, kiam mia koramiko revenos al mi al Hungarujo. La malgxoja tempo, kiam mi ne havos kazon kaj eblecon tiom ofte veturi al Germanujo, kaj viziti sxatatajn lokojn, partopreni sxatatajn eventoj, kaj renkonti sxatatajn homojn.

2014. november 18., kedd

Nevideblaj disputantoj kaj videblaj silentantoj

Mi sidis en trajno, komenciginta kelkhoran veturadon en Germanujo. En la vagono estis multaj aliaj, praktike cxiuj sole, nebabiladaj. Oreloj ensxtopitaj, okuloj fiksitaj al ekrano aux al libro. Ankaux mi komencis legi.

"Mi petas vin!" iu ekparolis lauxte. "Jes, jes, sed...!" Estis dece vestita mezagxulino du vicojn fore de mi.  Sxi sidis vidalvide al mi en la alia segxkolumno. Mi jam alkutimigxis al tio, ke homoj ofte sxajnas esti parolantaj kun si mem, dum vere ili telefonas. Do mi deduktis, ke certe estas iu alia persono kun kiu la mezagxulino parolas. Sed post iom da tempo mi rimarkis, ke sxi ne havas ian ajn aparaton en la mano aux surkape. Nek iu kunvojagxanto alparolas sxin. Tamen sxi dauxrigis: de tempo al tempo sxi ekparolis - kelkfoje ecx ekkriis - kaj post kelkaj vortoj aux unu frazo sxi eksilentis aux dauxrigis flustrante. Oni povis klare vidi, ke sxi mense diskutas kun iu kaj ke sxi forte klopodas restigi la diskuton en sia kapo - sed malgraux tio vortoj eksplodas el sxi. Foje sxi faris subitajn movojn per la brakoj aux premis furioze sian mansakon. Alifoje sxia mieno malkasxis, ke sxi havas grandan cxagrenon.

Sxi ne estis nerimarkebla, tamen neniu alparolis sxin.

Mi silenta hontis, ke neniu en la tuta vagono ofertas al sxi helpon. Mi serioze pensis pri iri al sxi kaj proponi ke sxi rakontu al mi, kio cxagrenas sxin, cxar tio ja ofte helpas, se oni povas priparoli kun iu la problemojn.

Sed mi ne kuragxis. Mi ja ne sciis, kiel sxi reagos. Retenis min ankoraux, ke ne estis libera loko apud sxi kaj mi havis multajn pakajxojn kuijn mi ne volis lasi sengarditaj.

Mi multe pensis pri tio, kio povas esti sxia problemo. Unue mi opiniis, ke sxi versxajne trovigxas en malfacila vivsituacio pro kio sxi estas nuntempe en malbona nervstato. Eble sxi eksedzinigxas, eble sxi estas trompita, aux sxi havas ajnan konflikton pri kio sxi ne povas paroli cxar sxi estas tute sola. Eble sxi estas sola jam ekde longa  tempo kaj pro tio sxi kutimas paroli kun si mem.

Post tempo mi rimarkis ke estas ne nur unu dialogo kies pecetojn mi auxdas: foje la virino estis furioza, foje sxi provis defendi sin.
  "Jes, jes, mi scias, sed...", "Ne estas tiel!" Sxi foje vidiris, foje cidiris al la aliulo.
 "Cxu vi neniam forigxos!"
Enkapigxis al mi ke eble ecx ne estas veraj personoj, kun kiuj sxi diskutas... ke eble sxi fakte estas mense malsana. Cxu sxi havas skizofrenion? Mi ja ne multon scias pri tiu malsano.

Post cxirkaux unu horo sxi kriis tiom lauxte, ke iu ulo - anstataux helpi - petis sxin esti pli kvieta.
"Tio ne estas tiom facila. Mi gxojus, se mi povus." Estis sxia mistera respondo. Cxu eble sxia malsano estas, ke sxi ne povas kontroli kion sxi diras? - mi pensis.

Sxia najbaro eltrajnigxis kaj mi provs fortigi min: ekstaru, demandu sxin! Sed anstataux mi alia junulino aliris sxin por demandi, cxu sxi petas akvon el la trajnbufedo. Surprize la virino tute normale kaj dece respondis, ecx ridetis.
"Jes, tre dankon." Tamen, kiam la junulino foriris por alporti akvon, la mezagxulino denove estis same stranga.
Reveninte la junulino ofertis ajnan helpon al la virino kaj diris ke sxi volonte babiladus kun la virino. Finfine la junulino, kiu cetere sidis proksime al mi, decidis transsidigxi apud la virinon por babili. Kiam sxi preteriris min, mi tusxis sxian dorson - mi volis danki, ke sxi okupigxas pri la povra ino. Sed sxi ne haltis kaj ne turnigxis.

Ili sidis tiel, ke mi povis vidi ilin ambaux: La virinon rekte, la junulinon en la fenestro, kiu estigxis spegulo pro la ekstera mallumo. Sajnis, ke la virino gxojas pro la kompanio.

Cxiam, kiam sxi devis reagi, la ino normaligxis. Sed kiam la junulino longe parolis rakontante pri io, mi rimarkis sur la mieno de la mezagxulino, ke sxi iom post iom reiras al siaj pensoj. Certe estis bona ideo ne tuj devigi la inon paroli pri siaj problemoj, tamen en la loko de la junulino mi estus pli multe demandinta sxin, deviginta sxin paroli pri neutralaj aferaoj.

Mi gxis la fino de mia vojogxo ne povis eltrovi, kio okazis al la virino, pro kio sxi estis tiom stranga, cxagrena aux senespera. Sed mi gxojas, ke estis almenaux unu persono, kiu ne rigardis sxin kiel gxeno sed kiel homo en zorgo. Mi devas ja nun malpli honti, ke mi mem ne faris tion.

2014. március 5., szerda

Valoj kaj montopintoj

Vivo estas nefacila. Interesante, se oni akceptas tion, gxi estas iom pli facila. Cxar oni almenaux ne hontas, se io ne sukcesas, se oni sentas malforta, malcerta, nekapabla sekvi la vojon, kiun oni devas sekvi, aux ecx ne vidas tiun vojon.

Se mi sentas senkonsola, mi devas ekvidi min staranta en la vivo. En tiu malfacila vivo, kiel en vento. Kaj devas kompreni: gxis nun mi sukcesis vivi. Mi estas suficxe forta vivi. Mi estas ja ankoraux cxi tie, en cxi tiu mondo, en cxi tiu mia vivo. Mi ne estas perdita, mi tute bone scias, kie mi estas: cxi tie, sur miaj piedoj. Mi devas nur iri antauen, pasxo post pasxo.

Interesante, mi ofte devas senti mizera, antaux ol mi povas senti forta. Se mi havas komfortan vivperiodon, mi ne bezonas fortigi min kaj mi ecx estos pli kaj pli malforta, gxis mi volas fari nenion. 

2013. szeptember 15., vasárnap

Cxiuj devus havi duan lingvon

Mi ne parolas pri dua gepatra lingvo. Sed pri lingvo lernita kiel fremdlingvo, kaj parolata tiel bone, ke oni povas praktike cxion esprimi, kion oni volas. Cxar fremdlingva parolo estas alia, ol gepatralingva parolo, ecx se la signifo estas la sama. La atmosfero de la vortoj estas alia. La sento estas alia. Iom mistera, malproksima, eble obskura.
Al mi estas tiu cxi lingvo la germana  (la fremdlingvo kiun mi plej bone parolas; kelkfoje ankaux la angla aux Esperanto tauxgas).

Mi jam menciis ke mi pasigis unu jaron en Germanujo. Mi studis tie. Estis mia granda aventuro... la unua fojo mi vivis sole, la unua granda vivprovo... kurioza, neforgesebla... kelkfoje nefacila. Mi ne tute povas klarigi al vi, kial, sed mutlfoje, precipe en malfacilaj momentoj, kiam mi estis malfelicxa, frustrita aux devis ordigi miajn pensojn, estis simple pli agrabla al mi pensi en la germana ol pensi en la hungara. Ecx hodiaux okazas, ke mi pensadas germane. Iel signifas cxi tiu lingvo al mi nun forton. Kaj liberecon. Memorigas min, ke mi jam kapablis arangxi mian vivon sole, vivi kiel plenkreskulino.

2012. március 19., hétfő

LingvofratIDO

Eble mi ne menciis, ke mi estas Hungara. Kiel tia, mi neniam povis travivi, kia estas "preskaux kompreni" fremdlingvulon surbaze de mia gepatra lingvo, kiel polo "komprenas" ruson, hispano italon, dano svedon. Mi scias, oni pensas, ke la Hungara kaj la Fina estas similaj lingvoj, kaj ni povas kompreni unu la alian. Ni ne povas. Estas  lingvistoj, kiuj ecx dubas, ke la du lingvoj estas parencoj.
Vere, la fakto, ke eksterlandanoj tute ne komprenas nian lingvon, ke gxi estats io mistera, kaj ili povas gxin malcxifri pere de neniu alia lingvo, ofte amuzis min. Tamen, foje mankis al mi en fora eksterlando (mi pasigis unu jaron en Germanujo) lingva gefrato.

Nun, pere de Esperanto mi trovis tiun travivajxon. Jen la "Patro nia" en la lingvo Ido:
Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez
quale en la cielo, tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnadiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.
Amen.

Rimarko pri la titolo: Kvankam "ido" signifas ne etan, sed posteulon, kaj tiel "fratido" ne tute gxustas, se mi elektintus "frateto"-n,  kie estus la vortludo? ;)

2011. február 6., vasárnap

Blogoj en Esperanto?

Mi provis trovi aliajn esperantlingvajn blogojn, similajn al mia, kioj la lingvon ne instrui, prezenti, aux popularigi volas, sed gxin simple usas por transdoni pensojn aux ion ajn, pri kio iu skribi volas. Mi ne fakte sukcesis. Sed estas ankaux vere, ke mi nek mian propran blogon trovis, do povas esti, ke multe da aliaj similaj blogoj ekistas, oni nur ne povas trovi gxin.
Nun, cxu eble neniam iu trovos mian blogon? Cxu mi skribas por neniu?
Tamen mi skribis. Se por neniu alia, tiam almenaux por mi mem.

2011. február 4., péntek

Estas ne facila

Estas ne facila esti plenkreskulo, se vi logxas kune kun via familio - viaj gepatroj kaj viaj fratinoj. Se vi ne devas arangxi cxion vi mem, kaj zorgi pri la mono - aux ecx pri la acxetado. Se vi ofte ne devas decidi ecx pri bagatelajxojn, ekzemple, kiel multe da paston vi kuiru por la familia tagmangxo, cxar vi povas demandi la panjon. Se vi ne sentas sola, forlasita, sciante, ke vi povas kalkuli nur je vi mem, ke neniu faros anstataux vi, kion vi mem ne faras.
Tiam vi nek povas senti: mi estas sole, sed mi estas, mi estas ankoraux cxi tie, mi vivas, mi povas arangxi , kion mi devas, mi tenas min sole sur la piedoj! Vi ne sentas la fieron, prosperi tute sole, kaj la memfidon, kapabli esti plenkreskulo.
Mi somerumas kun mia familio preskau cxiujare cxe granda lago de mia lando. Mi povas nagxi, sed mi ne tro sxatas, cxar mi ne sentas sekure en profunda akvo. Bonokaze la profundo cxe la bordo estas gxenerale optimuma. Iu somere okazis, ke la akvo levigxis multe super la kutiman nivelon. Mia piedo ne atingis la fundon cxe la moleo, kie ni (mi, kaj miaj fratinoj kaj amikinoj) saltadi kutimis. Tiu cxi somere mi lernis, ne tro timi profundan akvon, se la bordo ne estas malproksime, cxar mi nagxas suficxe bone.

Ankaux se oni jam unu (ol pli) foje plenkreskis, oni povas denove malplenkreski.