2014. november 18., kedd

Nevideblaj disputantoj kaj videblaj silentantoj

Mi sidis en trajno, komenciginta kelkhoran veturadon en Germanujo. En la vagono estis multaj aliaj, praktike cxiuj sole, nebabiladaj. Oreloj ensxtopitaj, okuloj fiksitaj al ekrano aux al libro. Ankaux mi komencis legi.

"Mi petas vin!" iu ekparolis lauxte. "Jes, jes, sed...!" Estis dece vestita mezagxulino du vicojn fore de mi.  Sxi sidis vidalvide al mi en la alia segxkolumno. Mi jam alkutimigxis al tio, ke homoj ofte sxajnas esti parolantaj kun si mem, dum vere ili telefonas. Do mi deduktis, ke certe estas iu alia persono kun kiu la mezagxulino parolas. Sed post iom da tempo mi rimarkis, ke sxi ne havas ian ajn aparaton en la mano aux surkape. Nek iu kunvojagxanto alparolas sxin. Tamen sxi dauxrigis: de tempo al tempo sxi ekparolis - kelkfoje ecx ekkriis - kaj post kelkaj vortoj aux unu frazo sxi eksilentis aux dauxrigis flustrante. Oni povis klare vidi, ke sxi mense diskutas kun iu kaj ke sxi forte klopodas restigi la diskuton en sia kapo - sed malgraux tio vortoj eksplodas el sxi. Foje sxi faris subitajn movojn per la brakoj aux premis furioze sian mansakon. Alifoje sxia mieno malkasxis, ke sxi havas grandan cxagrenon.

Sxi ne estis nerimarkebla, tamen neniu alparolis sxin.

Mi silenta hontis, ke neniu en la tuta vagono ofertas al sxi helpon. Mi serioze pensis pri iri al sxi kaj proponi ke sxi rakontu al mi, kio cxagrenas sxin, cxar tio ja ofte helpas, se oni povas priparoli kun iu la problemojn.

Sed mi ne kuragxis. Mi ja ne sciis, kiel sxi reagos. Retenis min ankoraux, ke ne estis libera loko apud sxi kaj mi havis multajn pakajxojn kuijn mi ne volis lasi sengarditaj.

Mi multe pensis pri tio, kio povas esti sxia problemo. Unue mi opiniis, ke sxi versxajne trovigxas en malfacila vivsituacio pro kio sxi estas nuntempe en malbona nervstato. Eble sxi eksedzinigxas, eble sxi estas trompita, aux sxi havas ajnan konflikton pri kio sxi ne povas paroli cxar sxi estas tute sola. Eble sxi estas sola jam ekde longa  tempo kaj pro tio sxi kutimas paroli kun si mem.

Post tempo mi rimarkis ke estas ne nur unu dialogo kies pecetojn mi auxdas: foje la virino estis furioza, foje sxi provis defendi sin.
  "Jes, jes, mi scias, sed...", "Ne estas tiel!" Sxi foje vidiris, foje cidiris al la aliulo.
 "Cxu vi neniam forigxos!"
Enkapigxis al mi ke eble ecx ne estas veraj personoj, kun kiuj sxi diskutas... ke eble sxi fakte estas mense malsana. Cxu sxi havas skizofrenion? Mi ja ne multon scias pri tiu malsano.

Post cxirkaux unu horo sxi kriis tiom lauxte, ke iu ulo - anstataux helpi - petis sxin esti pli kvieta.
"Tio ne estas tiom facila. Mi gxojus, se mi povus." Estis sxia mistera respondo. Cxu eble sxia malsano estas, ke sxi ne povas kontroli kion sxi diras? - mi pensis.

Sxia najbaro eltrajnigxis kaj mi provs fortigi min: ekstaru, demandu sxin! Sed anstataux mi alia junulino aliris sxin por demandi, cxu sxi petas akvon el la trajnbufedo. Surprize la virino tute normale kaj dece respondis, ecx ridetis.
"Jes, tre dankon." Tamen, kiam la junulino foriris por alporti akvon, la mezagxulino denove estis same stranga.
Reveninte la junulino ofertis ajnan helpon al la virino kaj diris ke sxi volonte babiladus kun la virino. Finfine la junulino, kiu cetere sidis proksime al mi, decidis transsidigxi apud la virinon por babili. Kiam sxi preteriris min, mi tusxis sxian dorson - mi volis danki, ke sxi okupigxas pri la povra ino. Sed sxi ne haltis kaj ne turnigxis.

Ili sidis tiel, ke mi povis vidi ilin ambaux: La virinon rekte, la junulinon en la fenestro, kiu estigxis spegulo pro la ekstera mallumo. Sajnis, ke la virino gxojas pro la kompanio.

Cxiam, kiam sxi devis reagi, la ino normaligxis. Sed kiam la junulino longe parolis rakontante pri io, mi rimarkis sur la mieno de la mezagxulino, ke sxi iom post iom reiras al siaj pensoj. Certe estis bona ideo ne tuj devigi la inon paroli pri siaj problemoj, tamen en la loko de la junulino mi estus pli multe demandinta sxin, deviginta sxin paroli pri neutralaj aferaoj.

Mi gxis la fino de mia vojogxo ne povis eltrovi, kio okazis al la virino, pro kio sxi estis tiom stranga, cxagrena aux senespera. Sed mi gxojas, ke estis almenaux unu persono, kiu ne rigardis sxin kiel gxeno sed kiel homo en zorgo. Mi devas ja nun malpli honti, ke mi mem ne faris tion.

2014. március 5., szerda

Valoj kaj montopintoj

Vivo estas nefacila. Interesante, se oni akceptas tion, gxi estas iom pli facila. Cxar oni almenaux ne hontas, se io ne sukcesas, se oni sentas malforta, malcerta, nekapabla sekvi la vojon, kiun oni devas sekvi, aux ecx ne vidas tiun vojon.

Se mi sentas senkonsola, mi devas ekvidi min staranta en la vivo. En tiu malfacila vivo, kiel en vento. Kaj devas kompreni: gxis nun mi sukcesis vivi. Mi estas suficxe forta vivi. Mi estas ja ankoraux cxi tie, en cxi tiu mondo, en cxi tiu mia vivo. Mi ne estas perdita, mi tute bone scias, kie mi estas: cxi tie, sur miaj piedoj. Mi devas nur iri antauen, pasxo post pasxo.

Interesante, mi ofte devas senti mizera, antaux ol mi povas senti forta. Se mi havas komfortan vivperiodon, mi ne bezonas fortigi min kaj mi ecx estos pli kaj pli malforta, gxis mi volas fari nenion.