2013. szeptember 15., vasárnap

Cxiuj devus havi duan lingvon

Mi ne parolas pri dua gepatra lingvo. Sed pri lingvo lernita kiel fremdlingvo, kaj parolata tiel bone, ke oni povas praktike cxion esprimi, kion oni volas. Cxar fremdlingva parolo estas alia, ol gepatralingva parolo, ecx se la signifo estas la sama. La atmosfero de la vortoj estas alia. La sento estas alia. Iom mistera, malproksima, eble obskura.
Al mi estas tiu cxi lingvo la germana  (la fremdlingvo kiun mi plej bone parolas; kelkfoje ankaux la angla aux Esperanto tauxgas).

Mi jam menciis ke mi pasigis unu jaron en Germanujo. Mi studis tie. Estis mia granda aventuro... la unua fojo mi vivis sole, la unua granda vivprovo... kurioza, neforgesebla... kelkfoje nefacila. Mi ne tute povas klarigi al vi, kial, sed mutlfoje, precipe en malfacilaj momentoj, kiam mi estis malfelicxa, frustrita aux devis ordigi miajn pensojn, estis simple pli agrabla al mi pensi en la germana ol pensi en la hungara. Ecx hodiaux okazas, ke mi pensadas germane. Iel signifas cxi tiu lingvo al mi nun forton. Kaj liberecon. Memorigas min, ke mi jam kapablis arangxi mian vivon sole, vivi kiel plenkreskulino.

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése