2015. december 4., péntek

En du mondoj

"Cxu Hungarujo mankas al vi?" oni demandadis min, kiam mi logxis por unu jaro en Germanujo sed ofte veturis al Hungarujo al mia familio.

"Cxu Germanujo mankas al vi?" oni demandadas min nun, kiam mi denove logxas en Hungarujo, sed ofte veturas en Germanion al mia hungara koramiko.

Mi cxiam sentas hejme tie, kie mi momente estas. Budapesxto, Düsseldorf... Cxiam la urbo, kie mi trovigxas, sxajnas esti la normala loko de mia vivo. Konata, kutima. Kaj la alia sxajnas esti io fora. Kvazaux mi havus du vivojn, en du mondoj.

La respondo al la supraj demandoj strange estas: plej mankas al mi iu loko, kiam mi devas forlasi gxin. Poste mi ja alvenas en la alia vivo kaj denove estas hejme. 

Mi sxategas mian logxejon en Hungarujo: la lokon de mia memstareco, mia plenkreskuleco.  - Kaj estas belega alveni en nia hejmo en Düsseldorf: kie ni komencis la kunan vivon kun mia karulo.

Estas bela pasigi vesperon kun mia familio kaj babiladi kun hungaraj amikoj. - Estas bela vagadi en Düsseldorf kaj renkonti amikojn tie.

Mi sxatas la florbedojn antaux la hungara domo kaj la vidon el la fenestro al la foraj montoj de Buda. Kaj mi kun gxojo rigardas la düsseldorfan parkon kun timemaj kunikloj, blankaj mevoj kaj nigraj kornikoj.

La rugxa trolebuso en Budapesxt - la rugxaj biciklovojoj en Düsseldorf. La belegaj pontoj super la Danubo - la Rejnobordo kun la malnova urbocentro kaj interesaj modernaj konstruaxjoj...

...Cxio la mia. Sed neniam kune. Almenaux ne en materiala formo...

Cxu vi konas tion, kiam alvenante en alia lando (aux revenante post feriado) sxajnas strange, ke cxiuj parolas alilingve? Ke vi devas alkutimigxi, en kiu longvo vi ekparolu?

Estas senkonsciaj informoj kiujn ni cxiam havas en niaj kapoj, ekzemple nia geografia loko, kiaj homoj logxas tie, kio estas la kutime uzata lingvo tie, ktp. Tiuj informoj sxangxigas, kiam ni veturas al alia loko, kaj ni devas alkutimigxi al la nova situacio.

Mi vojagxadas jam ekde unu kaj duon jaro tiom ofte inter la du landoj (cxirkaux cxiun du monatojn), kaj devas alkutimigxi al la sxangxo de tiuj senkonsciaj informoj, ke mi kelkfoje iom konfuzigxas. Okazis al mi ekzemple, ke mi promenadis en  Düsseldorf, kaj, sentis kvazaux mi estus en iu urboparto de Budapesxt. Aux mi sidis en metroo en Budapesxt, kaj rigardis la kunvojagxantojn kvazaux ili estus germanoj.

Mi scias, ke mi ne povas dauxre vivi en Düsseldorf, cxar tiam mi ne povas havi tiun unu vivon en Hungarujo. Kaj mi scias, ke mi volas dauxre vivi en Hungarujo. Sed estas malgxojiga, ke tiam mi ne povas vivi en Düsseldorf. Venos tempo, bela tempo, kiam mia koramiko revenos al mi al Hungarujo. La malgxoja tempo, kiam mi ne havos kazon kaj eblecon tiom ofte veturi al Germanujo, kaj viziti sxatatajn lokojn, partopreni sxatatajn eventoj, kaj renkonti sxatatajn homojn.

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése