2010. április 25., vasárnap

Mallonga notico

Mi devas konfesi, ke mi ankoraux ne tute bone parolas Esperanton, cxar mi longe ne usis la lingvon, do povas esti, ke ion mi ne gxuste diras.

Frederiko Karinthy: Renkonto kun junulo

Mi tre gxojas, ke mi povas montri al vi tradukon de mia plej sxatata novelo. (Vi trovas la ligilon al gxi dekstre malsupre.)
Mia mezlerneja literaturinstruistino (kaj eble ne nur sxi) cxiam pensis, ke mi sxatas legi. Mi ne scias, kial, versxajne, cxar mi cxiam havis bonajn notojn, ankaux miaj literaturlaborajxoj sukcesis bone.
Sed vere mi neniam sxatis legi. Skribi mi sxatis. Mi cxiam legis tre malrapide, kaj povis malfacile koncentri al tio, kion mi legis. Tamen, mi sxatis la literaturinstruhorojn, kaj parkrigis la poemojn, kiujn ni parkrigi devis, volonte, se ili placxis al mi.
Mi sxatis la auxtorojn pli aux malpli, sed Karinthy estis la unua verkisto, kiu fakte signifis al mi iom pli ol studmaterialon. (La dua estis Kosztolányi, pri li mi skribos eble poste.) Kaj la "Renkonto kun junulo" estis la unua novelo, kion mi fakte sxatis. Mi komprenis cxiujn vortojn, tute komprenis la junulon kaj pensis, ke li tute pravas: Se mi povus skribi tiel bone, povus esti ankaux mi, kiu tiun cxi novelon skribis.
Nun mi komprenas la plenagxulon, ne pli multe agxa ol mi. Kaj la vundo nur obtuze doloras, kiam mi legas tiun cxi tekston.

Mi jam sxatas legi iom pli, havas libron kun noveloj de Karinthy, kaj legis multaj de ili. Sed mi devas konfesi, ilin mi ofte ne - au ne tuj - komprenas, tamen ili amusas min. Ili estas enigmoj, kiujn mi provas malcxifri.

2010. április 18., vasárnap

Skribi mi volis

Mi ne gxuste memoras, ekde kiam mi sxatas skribi. Mi nur scias, ke la skribo estas io, kion mi bezonas, sen kio mia vivo estus malpli bela kaj pli malfacila. Kelkfoje ecx ne gravas, por kiu mi skribas. Mutfoje tre gravas, ke mi nur por mi mem skribu. Alifoje mi skribas por mi mem kaj imagas, ke mi por cxiuj skribas. Por cxiuj en iu alia mondo, kie neniu konas min.
Mi komencis skribi kiam mi estis cxirkauxe 8-9 jara. Mi ne volis esti verkistino. Tio estis nur ludo: nu, vidu, cxu mi povas skribi fabelojn? Mi povis, kvankam tre malkomplikaj rakontoj ili estis. Mi ne memoras, cxu mi montris ilin al miaj gepatroj... mi pensas, ke iujn mi certe montris. Bedauxrinde ankaux mia frato legis kelkajn (aux minimume unun), kaj longe mokadis min.
Iam kiel knabino mi ankaux provis desegni: nu, vidu, cxu mi povas desegni bele? Mi ne povis.
Ekde kiam estis la skribo iom pli ol ludo, sxerco, provado de miaj kapabloj...? Kiu scias...
Mi volis skribi romanon (mi estis jam dekkelkjarulino): nu, vidu, cxu mi povas skribi romanon? Mi neniam sukcesis. Mi havis multajn ideojn, multegajn ideojn, jes, mi volas skribi pri tio, kaj tio, kaj tio, tiel kaj tiel kaj tiel... Sed mi neniam havis tre multe pli, ol ideojn. (Kvankam oni diris, ke mi bone skribas, hejmtaskojn por la lernejo, ankaux fremdlingve.) Mi jam ne tre volas.
Oni povus pensi, ke iam mi estis alia homo. Kaj iurilate sxi estis pli plenkreska ol mi, kvankam sxi cxiam diris, ke sxi estas infano. Jes, sxi pensadis multe, kaj havis opinion pri multaj ajxoj. Sxi bedaurinde nur ne tro povis (aux volis) vivi, ol ne volis akcepti, kia la vivo esti devas.
Mi povas vivi. Mi ankoraux ne kapablas cxion, sed multe, kaj akceptis multe. Kaj mi estas felicxa kaj fiera. Sed tamen... ion mi perdis.